509 Views
3 Favorites
IN COLLECTIONS
Esperanto : Books by LanguageUploaded by Eldonejo Drako on
Ask the publishers to restore access to 500,000+ books.



Fernando Pessoa: La anarkiisma bankiero. “Rezona rakonto” (aŭ, pli bone, dialoga eseo) tradukita de Gonçalo Neves. el la portugala. Ilustrita kaj komentita. Antaŭparolo de Manuela Parreira da Silva. Postparolo de José Antonio Llardent. Tradukologia epilogo de la tradukinto. Espinho: Editerio Drako (bitlibro). 116 p.
Fernando Pessoa (1888-1935) estas eble la plej universala poeto portugallingva. Li nasliĝis en Lisbono — kie li, tre juna, komencis verki poemojn portugale —, sed li edukiĝis plejparte en Sudafriko, kie li ofte verkis angle, kaj, reveninte junaĝe en sian naskiĝurbon, li plu verkis precipe portugale kaj, malpli ofte, ankaŭ angle kaj france. Pessoa imagis plurajn aŭtorojn interne de si mem, kiujn li nomis heteronimoj. Temas pri malsamaj aŭtorecoj de la sama homo, kiu kvazaŭ fariĝas pluraj personoj, ĉiu kun sia propra maniero rigardi la mondon, sia filozofio, sia metafiziko, sia poetiko, sia aparta stilo esprimi la pensojn kaj verki, kaj eĉ sia propra subskribo. La nuna “rezona rakonto”, “dialektika satiro” aŭ, pli bone, dialoga eseo, unuafoje publikigita en 1922, nur longe post la morto de la aŭtoro ekĝuis atenton, rekonon, admiron kaj internacian diskonigon, kiun nun evidentigas granda nombro da tradukoj en la plej diversaj lingvoj, kaj ankaŭ kelkaj teatraĵoj kaj eĉ filmoj bazitaj sur ĝi.
509 Views
3 Favorites
For users with print-disabilities
Uploaded by Eldonejo Drako on